Li Keqiang sendis gratulmesaĝon al nove nomumita franca ĉefministro Borne

Xiong Publikigita: 2022-05-19 17:23:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de majo, la ĉina ĉefministro Li Keqiang mesaĝis al Elisabeth Borne, gratulante ke ŝi estas nomumita kiel franca ĉefministro.

En sia mesaĝo Li diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina-franca rilateco sin tenis bone tendenca. La du flankoj konstante profundigis kunlaboron kaj interŝanĝon en diversaj kampoj, ekz. en komerco, ekonomio, investo, scienco, edukado, transportado kaj kulturo, kio ne nur favoris la du landojn kaj la dulandajn popolojn, sed ankaŭ utilis al la paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Lastatempe, la dulandaj ŝtatestroj faris fruktodonan interparoladon telefonan, kaj tio efike akcelis la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Ĉinio kaj Francio ambaŭ estas permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, kaj Ĉinio alte interesiĝas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li esperis, ke li volos kune kun Borne klopodi, por ke la dulandaj rilatoj senĉese akiru novajn sukcesojn en diversaj kampoj kaj por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo disvolviĝu sane kaj glate.

Dividu