Multaj favoraj faktoroj altirantaj alilandajn kapitalojn ne ŝanĝiĝis en Ĉinio

Xiong Publikigita: 2022-05-20 16:32:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19an de majo Shu Yueting, proparolisto de la ĉina Komerca Ministerio, diris, ke nuntempe, influate de pluraj kaŭzoj, Ĉinio alfrontas multajn defiojn en la uzado de alilandaj kapitaloj, sed tamen multaj favoraj faktoroj altirantaj alilandajn kapitalojn ne ŝanĝiĝis ĝenerale.

En tiutage enreta gazetara konferenco okazigita de la Komerca Ministerio Shu Yueting anoncis, ke ekde ĉi jaro la kapitaloj uzataj de Ĉinio firme kreskas kun la tri ĉefaj kialoj:

Unue, la altirforto de la ĉina merkato ne malpliiĝas; due, la malfermaj politikoj plenumiĝas efektive kaj efike; kaj trie, la investa medio daŭre pliboniĝas.

“La Komerca Ministerio daŭrigos siajn laborojn por energie stabiligi la funkciigon de alilandaj kapitaloj, kaj por ke la entreprenoj investitaj de alilandoj en Ĉinio havu pli favoran medion kaj pli bonan servon,” diris Shu Yueting.

Dividu