Unu miliono da mortoj pruvas malsukcesajn sistemojn de Usono

Henggang Publikigita: 2022-05-20 17:26:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Miliono da homoj mortis en Usono pro la nova kronviruso. Ĉi tio ne nur estas tragika mejloŝtono, sed ankaŭ pruvas la malsukcesajn sistemojn de Usono.

Usono havas modernajn teknologiojn de medicinado kaj riĉajn rimedojn de medicinado. Ĝia populacio okupas nur 4,3% de la tutmonda populacio. Tamen, nuntempe Usono kontribuis 16% al tutmondaj mortoj por la pandemio. Ĉu la kapablo de Usono certigi la prosperon de la loĝantaro estas rompita?

Laŭ usonaj mediatoj, 73% de mortoj pro la viruso estas maljunuloj pli ol 65-jaraj. La ĵurnalo The Washington Post komentis, ke Usono suferas tion pro la epidemio, ke "la vivo de maljunuloj estas malsupera". La pandemio kreis pli ol 200 000 orfojn de la nova kronviruso. Tiuj infanoj estis plejparte de etnaj malplimultoj. La risko de morto por membroj de etnaj malplimultoj pro la pandemio estas multe pli alta ol tiu por blankuloj.

Maljunuloj, infanoj, etnaj malplimultoj jam estas marĝenigitaj en la usona socio, sed ĉi tiuj komunumoj fariĝas ĉiam pli vundeblaj pro la pandemio. Ĉu ankaŭ rompiĝas la usona legendo pri "homaj rajtoj" kaj "egaleco"?

Dividu