Wang Yi prezidas kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el BRICS-landoj

Xiong Publikigita: 2022-05-20 17:30:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 19a de majo, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, prezidis videan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el BRICS-landoj. Ĉeestis ĝin Pandor, sud-afrika ministro pri eksterlandaj aferoj, França, brazila ministro pri eksterlandaj aferoj, Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj S. JAISHANKAR, barata ministro pri eksterlandaj aferoj.

En la kunveno antaŭ ĉio elsendis la videan salutparoladon de prezidanto Xi por la kunveno. Wang Yi diris, ke prezidanto Xi alte taksas la gravan signifon de la renkontiĝo de tiuj landaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, eksplikas la temojn pri sekureco kaj evoluigo, kaj proponas siajn opiniojn pri kiel profundigi la politikajn sekurecon kaj kunlaboron de BRICS-landoj. Tio montras la direkton por tiu ĉi kunveno.

Tiuj ministroj admiris Ĉinio, ĉar ĝi ludis gravan rolon en la batalo kontraŭ la pandemio kaj en la agado por klimata ŝanĝiĝo. Kaj ili esprimis la deziron plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, ekz. en kontraŭpandemia batalo, komerco, ekonomio, sano, kulturo kaj klimatoŝanĝiĝo, komplete plenumi la tagordon de Daŭripova Evoluigo de UN por 2030, plibonigi la vivtenon de la evoluantaj landoj, kaj antaŭenigi la formadon de la homa sortkomunumo.

La ministroj diskutis ankaŭ pri la problemoj de Ukrainio kaj Afganio.

La kunveno publikigis la komunan deklaracion “Por respondo al novaj trajtoj kaj novaj defioj de la internacia situacio necesas plifortigi solidarecon kaj kunlaboron de BRICS-landoj”.

Dividu