Kialo de tutmonda inflacio

Henggang Publikigita: 2022-05-20 19:46:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Michalis Papatsmas, tenanto de drinkejo:

“Prezoj sufiĉe altiĝis en averaĝo. Ĉiuj sentas la premon de preza pliiĝo. Ni scias, ke estas la prezoj de elektro kaj energio, kiuj puŝas la prezojn al altiĝo en aliaj kampoj. Sed ni ankoraŭ ne komprenas kial la prezoj tiom multe altiĝis.”

Loka loĝanto en Usono:

“Ĉar tio estas freneza nun, kio okazas en la mondo kun la prezoj. Estas nur pli da buĝeto certigante, ke vi ne tro elspezas en la lokoj, en kiuj vi ne bezonas.”

Dr.Michael Borchmann, eksa ĝenerela direktoro pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hesse-Darmstadt, Germanio:

“Iu germana revuo influhava kaj porusona publikigis artikolon, dirante, ke ĉirkaŭ du trionoj de la usonanoj opinias, ke la ekonomio falis en malbonan staton. Ŝajne, ke multaj homoj sentas, ke nun la alta prezo estas peza ŝarĝo. Ĉe la prizo, la germana stato estas preskaŭ la sama kun la aliaj. Ĉiuj homoj povas senti tian ŝanĝiĝon, inkluzive de tio, ke hieraŭ mi havis profundan impreson kiam mia aŭto estis provizata per benzino.”

En la pasintaj pli ol du jaroj, la pandemio kaŭzis severan frapon al la monda ekonomio. Fine de februaro de tiu ĉi jaro, la eksplodo de rus-ukraina konflikto kaj sekva sankcio de la okcidento kontraŭ Rusio ŝajnas surprizaj kiel “eventoj de nigraj cignoj”, kiuj puŝis disigitan tutmondan ekonomion al danĝero.

“La kialo estas tio, ke la internacia proviza ĉeno suferis evidentan influon unuflanke pro la pandemio kaj aliflanke pro la rusa-ukraina konflikto. Estas bedaŭrinde, ke por siaj interesoj Usono plu akrigas la krizon per sia plejeblo. Ekzemple, Usono puŝas la Eŭropan Union en la sankciojn, kiujn ĝuste Usono mem faris.”

José Nelson Bessa Maia, doktoro pri internaciaj rilatoj, Brazilja Universitato:

“La ekonomia sankcio de la okcidento kontraŭ Rusio kaj milita helpo al Ukrainio longigis malamikan agadon inter Rusio kaj Ukrainio, vokis necertecon de la merkato, kaj konfuzis negocadon inter kompanioj kaj landoj. Kaj Eŭropo provas embargi gason de Rusio kaj serĉi anstataŭon, kio eble kaŭzos energian krizon.”

Arif Husain, ĉefa ekonomikisto de la Programo pri Monda Nutraĵo:

“Ni pensu, kiam ni elspezas 50% de nia enspezo aŭ pli por manĝaĵo. Kaj subite nia manĝaĵo fariĝis pli multekosta. Jen kion ni vidas en multaj partoj de la mondo dum ni parolas.”

Dividu