Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj eksplikas rilatojn kun Latin-Ameriko

Jianping Publikigita: 2022-05-21 15:01:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede eksplikis la pozicion kaj vidpunktojn de Ĉinio pri disvolvo de rilatoj kun landoj en Latin-Ameriko kaj la kariba regiono dum siaj telefonaj konversacioj kun urugvaja ministro pri eksterlandaj aferoj Francisco Bustillo, ekvadora ministro pri eksterlandaj aferoj Juan Carlos Holguin kaj nikaragva ministro pri eksterlandaj aferoj Denis Moncada.

Wang diris, ke Ĉinio kaj landoj en Latin-Ameriko kaj la kariba regiono estas malproksimaj geografie, tamen ili havas vastajn komunajn interesojn kaj ĉiam subtenas kaj helpas unu la alian, kaj la kunlaboroj inter la du flankoj estas reciproke profitaj kaj kungajnaj.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la unika influo de Urugvajo, Ekvadoro kaj Nikaragvo en regionaj aferoj kaj aprezas iliajn kontribuojn al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la landoj de Latin-Ameriko kaj la kariba regiono. Li aldonis, ke Ĉinio esperas profundigi pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn kun la landoj de Latin-Ameriko kaj la kariba regiono al pli alta nivelo.

Dividu