Ĉina Ŝtata Konsilio nomumas John Lee ĉefadministranto de HKSAR

Jianping Publikigita: 2022-05-21 15:55:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede la Ŝtata Konsilio de Ĉinio decidis en kunveno nomumi John Lee ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) por la sesa mandato.

Lee, kiu gajnis la ĉefadministrantecan elektadon en la 8-a de majo, enoficiĝos la 1-an de julio, sukcedante Carrie Lam.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon kaj subskribis dekreton de la Ŝtata Konsilio pri la nomumo.

Li diris, ke la centra registaro daŭre efektivigos sian plenan, precizan kaj senŝanceliĝan principon de “unu lando, du sistemoj” kaj “Honkongo regata de honkonganoj” kun alta aŭtonomio, praktikos la ĝeneralan jurisdikcion de la centraj aŭtoritatoj super la HKSAR, kaj plene subtenos la ĉefadministranton kaj la registaron de la HKSAR en ilia laŭleĝa administrado de Honkongo.

Dividu