Usona prisana oficialulo urĝis usonanojn surmeti maskojn en endomaj publikaj lokoj

Ĝoja Publikigita: 2022-05-21 18:07:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ĵurnalo The New York Times merkrede raportis, ke Rochelle Walensky, direktorino de usona Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj, tiutage diris, ke averaĝe pliiĝis je preskaŭ 20% la nombro de enhospitaligitaj usonanoj en sep tagoj pro novkronvirusa malsano ol la antaŭa semajno kaj ĉiutage ĉirkaŭ 3 000 homoj estis enhospitaligitaj pro infektiĝo de la viruso, kvankam ankoraŭ estis malalta la mortoproporcio, kiu malfrue renoviĝis.

Ŝi diris, "Ni urĝas lokajn gvidantojn stimuli alprenon de preventaj rimedoj, ekzemple surmeto de maskoj en endomaj publikaj lokoj kaj aldono de privata testo kaj kuraca metodo" en regiono kun relative altaj riskoj de plivastiĝo de la viruso, ĉefe ls nordorienta regiono de Usono.

Dividu