Laboru firme kaj stabile kaj gajnu finan venkon kontraŭ pandemio

Ĝoja Publikigita: 2022-05-21 18:13:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ekster Ĉinio pandemio ankoraŭ senbride plivastiĝas, enlande estas granda la superflua risko, severa kaj komplika preventado kaj regado de la pandemio kaj montriĝas karakterizoj de oftegaj reaperoj de la epidemio en multaj lokoj kaj vasta areo. Nun ni troviĝas en la strategia persistado, devas persisti en la scienca kaj racia ĝenerala orientilo de "dinamika nuligo" por la fina venko.

"Dinamika nuligo" estas viva plenumado de persistado en vivo kiel bazo. Deziro al bela vivo de la popolo estas nia streba celo. Depost la eksplodo de la epidemio sub la firma gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ni ĉiam persistas en la ĝenerala orientilo de "dinamika nuligo" kaj efike garantiis vivon kaj sanon de la popolo.

"Dinamika nuligo" estas potenca metodo aranĝi socian kaj ekonomian disvolvon kaj gajnon de venko sur la pandemio. Ĉinio persistas en “dinamika nuligo”, kio celas per ĉiaj klopodoj protekti vivon kaj sanon de la popolo kaj kiel eble plej efike kaj trafe aranĝi preventon kaj regon de la epidemio, normalan produkton kaj vivon kaj socian kaj ekonomian disvolvon. Praktikoj pruvis, ke metodoj de "dinamika nuligo" kostas minimune, efikas plej bone, povas en mallonga tempo bremsi disvastiĝon de la epidemio kaj renormaligi socion kaj ekonomion.

La ŝlosilo de "Dinamika nuligo" estas scienca, trafa kaj aktiva agado. Ni unuflanke persistas en la baza elirpunkto kaj celo, ke la popolo estas plej alta kaj vivo estas plej grava, aliflanke persistas en la ĝenerala orientilo de "dinamika nuligo" , laboras firme kaj stabile. Ni konvinkiĝas, ke ni fine gajnos la longdaŭran batalon kontraŭ la epidemio.

Dividu