Wang Wenbin respondis demandon pri vasta subteno de internacia komunumo al ĉinaj starpunktoj pri tajvana demando en Asembleo de MOS

Ĝoja Publikigita: 2022-05-21 18:46:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Demando: Okazos la 75-a Asembleo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) inter la 22-a kaj la 28-a de majo. La fako de tajvana instanco pri eksteraj aferoj esprimis “bedaŭron kaj malkontenton” pri ne ricevo de invito. Lastajn tagojn multaj landoj sinsekve leteris al la MOS, subtenante la decidon de la ĉina registaro ne konsenti tajvanan partoprenon en la Asembleo, nek esperi iun ajn diskuton pri la tajvana demando en la kurantjara Asembleo. Pri tio kion la ĉina flanko komentas?


Wang: Ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Oni devas laŭ la principo de unu Ĉinio, kiun konfirmis la rezolucio n.2758 de Asembleo de la UN kaj la rezolucio n.25.1 de Asembleo de la MOS, trakti partoprenon de la tajvana regiono en internaciaj organizoj inkluzive de la MOS.

De 2009 ĝis 2016 sur la bazo, ke la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo persistis en la principo de unu Ĉinio, la ĉina flanko en la kontinuaj ok jaroj faris specialan aranĝon pri partopreno de la tajvana regiono en Asembleoj de la MOS. Tamen depost sia regado, la Demokratia Progresinta Partio metis politikan komploton sur bonon de popolamasoj de la tajvana regiono, obstine persistis en la disiga starpunkto de “tajvana sendependiĝo” kaj rifuzis akcepti “Interkonsenton 1992”, kiu enkorpigas la principon de unu Ĉinio, kaj tio kaŭzis nepluan ekziston de la politika bazo de tajvana partopreno en Asembleo de la MOS.

La ĉina centra registaro alte atentas bonon de tajvanaj samlandanoj, kondiĉe de la principo de unu Ĉinio faris konvenan aranĝon por ke la tajvana regiono partoprenu en mondaj aferoj pri sano. Post eksplodo de la novkronvirusa malsano la ĉina centra registaro jam raportis al la tajvana regiono pri statoj de la pandemio pli ol 400 fojojn, en la lasta jaro aprobis 47 homfojojn de 44 grupoj da tajvanaj prisanaj fakuloj partopreni en teknikaj aktivadoj de la MOS, kaj la tajvana regiono multfoje akceptis raportojn pri pandemiaj informoj el sekretariejo de la MOS, kaj estas tute senbaza la tiel nomata “manko de internacia sistemo de prevento de epidemio”. La instanco de la Demokratia Progresinta Partio ignoris la ĝeneralan esperon de la internacia komunumo pri kontraŭepidemia kunlaboro kaj ignoris vivon kaj sekurecon de tajvananoj, multe faris politikajn manipulojn per la epidemio, malobservis la rezolucion de Asembleo de la UN kaj la rezolucion n.25.1 de Asembleo de la MOS kaj obstine faris pritajvanan proponon koste je interveno en tagordon kaj damaĝon de internacia kontraŭepidemia kunlaboro. Ĝi celas en la internacia komunumo produkti “du Ĉinioj” aŭ “unu Ĉinio kaj unu Tajvano.”

Por defendi landan suverenecon kaj teritorian integrecon, defendi seriozecon kaj aŭtoritaton de rilataj rezolucioj de la Asembleoj de la UN kaj la MOS, Ĉinio ne konsentas tajvanan partoprenon en la kurantjara Asembleo de la MOS. La decidon de Ĉinio vaste subtenas kaj komprenas la internacia komunumo. Ĝis proksime 90 landoj aparte leteris al la MOS, esprimante sian persistadon en la principo de unu Ĉinio kaj starpunkton oponi kontraŭ la tajvana partopreno en la asembleo. Tio refoje pruvis, ke la principo de unu Ĉinio estas interkonsento kaj granda tendenco de la internacia komunumo, ankaŭ sufiĉe enkorpigis la pravan starpunkton de plejmultaj landoj pri la tajvana demando en la Asembleo de la MOS. Okuloj de la mondaj popoloj estas klaraj, iu ajn komploto ludi “tajvanan karton” kaj “ataki Ĉinion per Tajvano” certe estas firme oponata de plejpartaj membroj de la internacia komunumo, kaj destinite fiaskos.


Dividu