Ĉina ĉeftero raportis 169 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-05-22 16:21:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano dimanĉe diris, ke la ĉina ĉeftero raportis 169 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano sabate, kun 157 kazoj de loka propagiĝo kaj 12 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 52 estis raportitaj respektive en Pekino kaj en Ŝanhajo, 36 en Tianjin, 12 en Sichuan, tri en Henan, kaj unu respektive en Guangdong kaj en Shaanxi.

Krome, 729 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 4 405, kaj la nombro de mortoj estas 5 222.

Dividu