NDB provizos membrojn per kapitalo de 30 miliardoj da usonaj dolaroj en estontaj kvin jaroj

Publikigita: 2022-05-22 19:53:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

New Development Bank (NDB), politika banko de BRICS-landoj kun stabejo en Ŝanhajo, anoncis, ke la banko establos regionan oficejon en Hindio. Ekde 2022 ĝis 2026, la banko provizos membrlandojn per kapitala helpo de 30 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj 40% de la sumo estos uzataj por mildigo de la procezo de klimata varmiĝo.

En la kunveno de la sepa konsilio de NDB per videoligo, la konsilio aprobis la duan kvin-jaran strategion (2022-2026). Marcos Troyjo, prezidanto de la banko, diris, “En estonteco ni donos atenton al la programoj, kiuj povas celi la daŭripovan disvolviĝo. Ene de la periodo de 2022 ĝis 2026, la banko plu varbos novajn membrojn.”

Laŭ plano, la regiona oficejo de la banko en Hindio tenos striktan kunlaboro kun la stabejo. Ĝi celas kontentigi la bezonojn de Hindio kaj Bangladeŝo por infrastrukturo kaj daŭripova disvolvo, kaj kontribui al la ekonomia kresko kaj daŭripova disvolviĝo de la suda Azio

Dividu