Prezidanto de MEF: stabila ekonomia kresko de Ĉinio "grande gravas por tutmonda renormaliĝo”

Henggang Publikigita: 2022-05-22 19:55:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La stabila ekonomia kresko de Ĉinio havas grandan signifon por la tutmonda remormaliĝo, kaj "kio okazas en Ĉinio, kompreneble, havas grandegan efikon al la resto de la mondo ", diris Borge Brende, prezidanto de Monda Ekonomia Forumo (MEF) dum lastatempa intervjuo kun novaĵagentejo Xinhua.

Li diris, ke kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, Ĉinio spertis rapidan disvolviĝon en la pasinta duonjarcento. Preskaŭ 800 milionoj da ĉinoj estis eligitaj el ekstrema malriĉeco, kaj la infrastruktura konstruado de Ĉinio atingis rimarkindajn rezultojn, rimarkante, ke ankaŭ la medio en Ĉinio multe pliboniĝis.

La prezidanto montris, ke en la lasta jardeko Ĉinio faris grandegan kontribuon al tutmonda ekonomia kresko, ĉar ĝia kontribuo al monda ekonomia kresko ĝenerale restis ĉirkaŭ 30%.

Brende diris, ke fronte al la kronvirusa pandemio, la ekonomia kresko de Ĉinio alfrontas kelkajn mallong-periodajn defiojn. Sed la ĉina registaro prenas rimedojn por vastigi enlandan postulon, redukti dependecon de eksportado kaj kulturi altvalorajn industriojn por certigi ekonomian kreskon. "Do longtempe, mi estas sufiĉe optimisma pri la ĉina ekonomio," diris la prezidanto.

Koncerne la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio, la prezidanto diris, ke la konflikto trenis malsupren ekonomian kreskon en Eŭropo kaj ekigis tutmondajn defiojn, kiel la energia krizo kaj alta inflacio, plu bremsante la tutmondan ekonomian renormaliĝon.

"Do tio, kion ni devas eviti nun, estas, ke malrapida tutmonda kresko, kiu venis ĉi-printempe, ne finiĝas en recesio, kaj precipe vundeblaj estas evoluantaj landoj kaj iuj emerĝantaj ekonomioj," li diris.

Brende alvokis landojn prudente uzi monan politikon, eviti komercan protektismon, eviti imputi siajn kulpojn al najbaraj landoj, daŭre kunlabori pri tutmondaj valorĉenoj kaj antaŭenigi tutmondan ekonomian reakiron en kungajna maniero.

Parolante pri la venonta jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, Brende diris, "Nia renkontiĝo devas esti malsama ĉar la mondo estas malsama."

"Nun KOVIM-19 estas la plej malbona pandemio, kiun ni havis eble en 100 jaroj. Ankaŭ, klimata ŝanĝiĝo vere okazas. Ĝuste ĉi-printempe la temperaturo en Hindio estis la plej alta en 120 jaroj. Tiam ni havas situacion kun malrapida tutmonda renormaliĝo," li diris.

Brende diris, ke ĉi tiuj aferoj, kiuj rilatas al la vivtenado de la loĝantoj, dungado kaj prospero de la mondo, estos gravaj temoj de la venontjara kunveno.

Dividu