Estro de rusa intertraktada delegacio: Rusio neniam rifuzis intertraktadon kun Ukrainio

Ĝoja Publikigita: 2022-05-23 13:05:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vladimir Medinsky, estro de rusa intertraktada deleagcio kaj prezidenta adjunkto, dimanĉe diris intervjuate de belorusa mediato per videoligo, ke Rusio neniam rifuzis intertraktadon kun Ukrainio, inkluzive de plej altranga intertraktado.

Medinsky diris, ke ankaŭ prezidento Vladimir Putin mem konfirmis ne rifuzi plej altrangan intertraktadon. Tamen necesas serioza preparo por renkontiĝo inter la dulandaj ŝtatĉefoj, kaj la renkontiĝo devas celi atingon de fina interkonsento kaj subskribon sur ĝi, ne fotadon.

Laŭ dimanĉa raporto de Nacia Novaĵ-Agentejo de Ukrainio, konsilisto de ukraina prezidenta oficejo Mykhailo Podolyak diris intervjuate de alilandaj amaskomunikiloj, ke la ukraina flanko ne konsentis kun Rusio atingi iun ajn interkonsenton agnoskantan rusan okupadon de la ukraina teritorio. Nur kiam rusa armeo sin retiros el la ukraina teritorio, tiam eble rekomenciĝos paca procezo.

Dividu