Wang Yi: Nepre malsukcesos usona “Hind-Pacifika Strategio”

Yu Rongkang Publikigita: 2022-05-23 15:44:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La tiel nomata usona 'Hind-Pacifika Strategio' nepre malsukcesos," diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe.

Wang faris la komenton en renkontiĝo kun la gazetaro post interparolo kun vizitanta pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari en la suda ĉina urbo Kantono.

Responde al demando pri la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio", kiun Usono forte diskonigas por reteni Ĉinion, Wang diris, ke la usona "Hind-Pacifika Strategio" kaŭzas pli kaj pli da viglatenteco kaj zorgo en la internacia komunumo, precipe en la azipacifika regiono. Ĉar la tiel nomata strategio rezignis sian intencon, ne nur provante forviŝi la nomon "Azi-Pacifiko" kaj la efikan regionan kunlaboran arkitekturon en la regiono, sed ankaŭ provante forviŝi la atingojn kaj tendencon de paca disvolviĝo kreitajn de la komuna klopodo de landoj en la regiono dum la pasintaj jardekoj.

Wang diris, ke la azipacifika popolo ankoraŭ memoras la konfliktojn kaj konfrontiĝojn kaŭzitajn de hegemonio, kaj ili deziras nacian stabilecon kaj feliĉan vivon, dum landoj en la regiono ne volas elekti flankojn, sed esperas, ke ĉiuj landoj povos vivi kune en harmonio kaj serĉi kungajnan kunlaboron.

Wang kritikis Usonon, ke ĝi ellaboris la "Hind-Pacifikan Strategion" por formi malgrandajn klikojn en la nomo de libereco kaj malfermiteco, kaj diris, ke ĝia celo estas reteni Ĉinion.

Dividu