Honkonga Poŝto anoncis sabate, ke ses kompletoj da specialaj poŝtmarkoj estos emisiitaj de julio ĝis decembro 2022, inkluzive de memorigaj poŝtmarkoj por la 25a datreveno de la fondiĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR).
La memorigaj poŝtmarkoj por "La 25a Datreveno de Fondiĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono" kaj "La 25a Datreveno de la Garnizonado de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Honkongo" unue estos emisiitaj en julio, laŭ oficiala gazetara komunikaĵo.