Ĉu Usono celas ion kiam ankoraŭ ne resaniĝis malnovaj vundoj kaŭzitaj de ĝi al Azi-Pacifiko?

Ĝoja Publikigita: 2022-05-23 19:43:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento Joe Biden lunde posttagmeze en japana Tokio oficiale deklaris komencon de “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” kaj 13 landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Japanio, fariĝis ĝiaj komencaj membroj. Tio estas rigardata plej nova ago de Usono por altiri azi-pacifikajn landojn al kliko post lastatempa speciala pintkonferenco de Usono kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĉu Usono alportos prosperon kaj stabilecon per malkvietigo de la azi-pacifika situacio?

La historio povas paroli. Dum la Vjetnama Milito Usono uzis arigitajn bomojn kaj biokemiajn armilojn kaj faris sennombrajn militojn, kio ne nur tiam kaŭzis ekstreme seriozajn katastrofojn al lokaj popolamasoj ,sed ankaŭ lasis grandan minacon pro granda nombro da bomboj neeksplodintaj ĝis nun.

Ĉu Usono celas fari pli da tumultoj kaj malordoj kiam ankoraŭ ne resaniĝis malnovaj vundoj kaŭzitaj de ĝi al Azi-Pacifiko?


Dividu