Ĉefministro Li gratulas novan aŭstralian ĉefministron

Yu Rongkang Publikigita: 2022-05-23 19:55:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde sendis mesaĝon al Anthony Albanese, gratulante lin pro la enoficiĝo kiel aŭstralia ĉefministro.

Li diris en sia gratula mesaĝo, ke la sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio ne nur konformas al la fundamentaj interesoj kaj komunaj aspiroj de la du popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero en la azi-pacifika regiono. En la 1970-aj jaroj, la Aŭstralia Labor-Partio faris la ĝustan elekton por starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, forte kontribuante al la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Ĉinio volas labori kun Aŭstralio por resumi la pasintecon, alfronti la estontecon, subteni la principojn de reciproka respekto, reciproka profito kaj komuna gajno, kaj antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco.


Dividu