Ĉina delegacio al Monda Ekonomia Forumo estis kalumniita de falsa raporto de CNN

Yu Publikigita: 2022-05-24 16:39:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina delegacio al la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2022 en Davos, Svislando, diris lunde, ke la usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN) kalumniis ilin en sia raporto koncerna al ukraina prezidento Volodymyr Zelensky.

Lunde en sia raporto CNN citis parolon de usona politikisto, dirante, ke post kiam Zelensky faris paroladon per video en la Monda Ekonomia Forumo, la ĉina delegacio ne faris stariĝan ovacion kiel aliaj aŭskultantoj faris, sed anstataŭe forlasis la kunvenejon.

La ĉina delegacio solene deklaris, ke la raporto de CNN estas tute malvera. Ili diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ili interparolis kun plenuma direktoro de la Internacia Energio-Agentejo Fatih Birol, kiam Zelensky parolis.

Dividu