La 23an de majo laŭ la loka tempo, la ukraina novaĵ-agentejo UNIAN raportis, ke ukraina prezidento Volodymyr Zelensky diris, ke li pretas renkontiĝi kun rusa prezidento Vladimir Putin nur por diskuti pri milithalto.
Zelensky diris, ke li ne intencas renkontiĝi kun perantoj. Principe, li renkontiĝos kun neniu el Rusio krom Putin. Li emfazis, ke la sola demando, pri kiu li povas diskuti kun Putin dum renkontiĝo, estas milithalto.