Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun homrajta ĉefo de UN

Yu Publikigita: 2022-05-24 17:25:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde renkontiĝis kun alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj Michelle Bachelet en Kantono.

Wang bonvenigis la unuan viziton de Bachelet al Ĉinio kiel alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj, dirante, ke estas la unua fojo post intertempo de 17 jaroj, ke Ĉinio gastigas altan komisaron de la UN pri homaj rajtoj, kio havas mejloŝtonan signifon por ambaŭ flankoj.

Wang diris, ke li esperas, ke la vizito de Bachelet estos vojaĝo por plifortigo de reciproka kompreno, vojaĝo por plifortigo de kunlaboro kaj vojaĝo por klarigo de aferoj.

Wang emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĉiam prenas la popolon kiel la plej gravan. Ĝi kondukis la ĉinan popolon sur vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu konvenas al la naciaj kondiĉoj, kaj akiris historiajn atingojn en reformado kaj malfermo, kaj estas vaste subtenata de la ĉina popolo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam prioritatigas la rajtojn pri ekzistado kaj disvolviĝo, protektas laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de civitanoj kaj protektas la rajtojn de etnaj minoritatoj.

Bachelet gratulis Ĉinion pro ĝiaj gravaj atingoj en ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj en antaŭenigo de protekto de homaj rajtoj. Ŝi alte taksis la kontribuon de Ĉinio en subteno al multflankaismo, disvolva financado kaj daŭripova disvolviĝo, redukto de malriĉeco, trakto de klimatŝanĝiĝo kaj ekologia protekto kaj aliaj kampoj, kiuj estas tre gravaj por disvolvado de homaj rajtoj. Ŝi diris, ke la Alta Komisarejo de la UN pri Homaj Rajtoj donas grandan gravecon al la rolo de Ĉinio kaj esperas preni ĉi tiun viziton kiel ŝancon por plifortigi reciprokajn komprenon kaj konfidon, kune alfronti tutmondajn defiojn kaj antaŭenigi la disvolviĝon de internaciaj homaj rajtoj.


Dividu