Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ manipulado de temoj rilataj al Ĉinio en deklaracio de Japanio kaj Usono

Ĝoja Publikigita: 2022-05-24 20:57:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Japana kaj usona gvidantoj publikigis komunan deklaracion manipulante temojn rilatajn al Ĉinio. Pri tio Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris en regula gazetara konferenco, ke ignorante seriozan zorgon de la ĉina flanko kaj landoj de la regiono, Japanio kaj Usono obstine manipulis temojn rilatajn al Ĉinio, atakis kaj nigrigis Ĉinion, krude intervenis en ĉinajn internajn aferojn, malobervis bazajn principojn de internacia leĝo kaj internaciaj rilatoj, damaĝis la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio. Kontraŭ tio Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon, kaj jam elmetis seriozan traktadon.

Laŭ raporto japana kaj usona gvidantoj lunde renkontiĝis kaj publikigis komunan deklaracion, manipulante temojn rilatajn al Ĉinio, klare riproĉante Ĉinion en multaj lokoj kaj reklamante etendi minacon perfortan en regiono.

Demandite Wang substrekis, ke estas firma kiel roko la decidemo kaj volo de Ĉinio por defendi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Wang diris, ke diverslandaj popoloj en la azi-pacifika regiono alte ŝatas la malfacile akiritan pace disvolvan medion, absolute ne permesas reaperon de tumulto kaj milito en la regiono kaj alkondukon de kontraŭstaro inter militaj klikoj kaj tendaroj al Azi-Pacifiko. Ne ŝanĝiĝos la ĉefa fluo de harmonia kunekzistado, kunlaboro kaj komuna gajno por azipacifikaj landoj, nek ŝanĝiĝos la epoka tendenco en la azi-pacifika regiono akceli regionan integriĝon kaj konstrui komunumon kun komuna estonto.

Wang urĝis, ke la japana flanko marŝu sur la vojo de paca disvolviĝo, daŭre estu diskreta en paroloj kaj agoj, nur kio estas la ĝusta vojo kaj povas eviti ripeton de sama historia eraro.

Fine Wang substrekis, ke Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto de monda disvolvo kaj protektanto de internacia ordo, volas kun ĉiuj landoj amantaj pacon kaj strebantaj al disvolvo fortigi unuiĝon, kunlaboron kaj mano-en-mane trakti defiojn, akceli plenumon de iniciato pri monda disvolvo kaj iniciaton pri monda sekureco kaj konstrui la komunumon de la Homaro kun komuna estonto. Samtempe, Ĉinio absolute ne permesas, ke iuj ajn lando intervenu en ĉinajn aferojn, damaĝu ĉinajn interesojn, nigrigu ĉinan figuron, kaj defendas proprajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj sin dediĉas al protektado de paco, stabileco kaj kontinua prospero de la azi-pacifika regiono.

Dividu