Grafikaĵo: Kial Ĉinio bezonas persisti en politiko de KOVIM-nuligo

Ĝoja Publikigita: 2022-05-25 14:02:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉefo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis dimanĉe en malfermo de la 75-a Monda Asembleo pri Sano, ke la pandemio de KOVIM-19 "plejcerte ne finiĝos" kaj raportitaj kazoj ankoraŭ pliiĝas en preskaŭ 70 landoj de ĉiuj regionoj.

La relative milda varianto Omicron instigis multajn landojn malstreĉi sian gardadon, relasi restriktojn kaj dependi nur de vakcinado.

Ŝajne estas neakordigebla kaj disputebla en la internacia komunumo ĉina strategio de "dinamika nuligo de KOVIM", nome serio da metodoj inkluzive de grandmezura testado, ampleksa spurado de koncernatoj kaj rapida fiksado por rapide elimini novan eksplodon.

Tamen kial la ĉina registaro elektis persistadon en la strikta politiko? Kiuj estas la konsekvencoj se la lando forlasus la politikon sen iu ajn interveno? Ni rigardu du datumojn.

La vundeblaj grupoj

Estas ĝenerale konate, ke kronviruso kaŭzas signifikajn minacojn al aĝuloj. Laŭ datumoj de Usona Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj, la mortoproporcio de homoj aĝaj pli ol 65 jarojn 65-obliĝis ol tiu de homoj aĝaj de 18 ĝis 29 jaroj, kaj tiu de homoj aĝaj pli ol 85 jarojn 330-obliĝis ol tiu de homoj aĝaj de 18 ĝis 29 jaroj.

En Ĉinio troviĝas 267 milionoj da maljunuloj aĝaj pli ol 60 jarojn, inter ili 260 milionoj loĝas sub bazsanaj kondiĉoj. Estas pli grave, ke estas ne sufiĉe alta nuna vakcinado por maljunuloj.

La lastatempa studo kondukita de ĉinaj kaj usonaj sciencistoj antaŭkalkulis, ke se Ĉinio forlasus sian politikon de KOVIM-nuligo sen iuj ajn gardaj rimedoj, kiel fortigo de vakcinado kaj akiro de kuracado, Ĉinio havus riskon de morto de pli ol 1,5 miliono da homoj pro KOVIM-19.

Manko de medicinaj resursoj

Fakte relative mankas medicinaj resursoj en Ĉinio kompare kun ĝia loĝantaro kaj iuj evoluintaj landoj.

Laŭ eseo publikigita lastjulie en periodaĵo Ĉinaj Prisanaj Resursoj, la lando kalkulis 4,37 litojn de intensive prizorga unuo po 100,000 de ĝia loĝantaro en 2021. Tamen la numero de Germanio en 2017 estis jam 33,9 kaj la numero de Usono en 2018 jam 25,8.

Ankaŭ kuracistoj, flegistoj kaj aliaj prisanaj profesiuloj, kiel parto de medicinaj resursoj, ludas rolon de unuaj respondeculoj kiam aperas viruso. Tamen la nombro de kuracistoj kaj flegistoj en la lando estas multe malgranda por trakti grandskalajn eksplodojn.

Fakuloj antaŭkalkulis, ke kun neekvilibra regiona disvolvo kaj manko de medicinaj resursoj Ĉinio vidos ampleksan infektiĝon kun grandamaso da severaj kazoj kaj mortoj se tro frue estos relasitaj striktaj rimedoj regantaj viruson.

Liang Wannian, estro de faka teamo pri respondo kaj trakto de KOVIM-19 de Nacia Prisana Komisiono, diris en gazetara konferenco, "'Dinamika KOVIM-nuligo' ne signifas 'nulan infekton". Li eksplikis, ke la ŝlosilo estas kiel eble plej rapide rompi disvastiĝon de nova infekto anstataŭ lasi la situacion sen rego.

Dividu