Amaskomunikiloj: Usona “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” estas nur “senvalora ĉeko”

Ĝoja Publikigita: 2022-05-25 14:18:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento Joe Biden (meze), hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi (dekstre) kaj japana ĉefministro Fumio Kishida lunde ĉeestas al ceremonio komencanta “Hind-Pacifikan Ekonomian Framon” en Tokio.

Usona prezidento Joe Biden (meze), hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi (dekstre) kaj japana ĉefministro Fumio Kishida lunde ĉeestas al ceremonio komencanta “Hind-Pacifikan Ekonomian Framon” en Tokio.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, fakuloj opinias, ke la usona "Hind-Pacifika Ekonomia Framo (HPEF, angle IPEF)" ne povas doni al membrolandoj bonon, kiun ili volas.

Sur sia retejo japana ĵurnalo Asahi Shinbun publikigis artikolon lunde dirante, ke Mireya Solís, altnivela esploristo de usona Instituto Brookings lerta en komerco inter Usono kaj Japanio, opinias, ke pro tio, ke HPEF ne inkludas mekanismon akcelantan liberan komercon inter membrolandoj, kiel malpliigon de dogano, nun oni ne vidas bonon pro aliĝo al la framo.

La artikolo diras, ke landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kiuj volas pliigi eksportadon al Usono” estas maltrankvilaj pro sen profito el aliĝo al HPEF. Ili volas konkretajn interesojn komerce. Se sen entuziasmo kaj partopreno de aziaj landoj kun emerĝintaj merkatoj okaze de komenco de la framo, la registaro de Biden malfacile reklamos ambician ekonomian strategion en la regiono.

La artikolo montras ankaŭ, ke Solís diris, ke rilataj landoj de la hind-pacifika regiono maltrankvilas ankaŭ pri la kontinueco de usona politiko en estonto. HPEF estas ne privata posedaĵo de iu registaro, sed rilatoj de Usono kun landoj posedantaj "samajn idealojn sur sama vojo". Tamen la registaro de Biden intencis progresigi HPEF per administra interkonsento sen aprobo de Kongreso. Se nur estus administra aranĝo, do troviĝos la risko, ke venonta prezidento forlasos HPEF.

Laŭ lunda raporto de retejo de ĵurnalo The Wall Street Journal, HPEF estas la plej ambicia provo de la registaro de Biden por disvolvi ekonomiajn rilatojn kun aziaj landoj post kiam tiama usona prezidento Donald Trump retiriĝis el Trans-Pacifika Partnereca Interkonsento (angle TPP) en 2017.

Sed Neil Thomas, analizisto de konsila kompanio pri politikaj riskoj Grupo Eurasia pri ĉinaj demandoj, diris: "En Azio la ŝlosila problemo de Biden estas, ke li estas regata de la enlanda politiko." Kaj aziaj landoj volas pli da ŝancoj por siaj komercaĵoj eniri en usonajn merkatojn, kiujn ĝuste Biden ne povas doni.

Dividu