Ĉina kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj okazigis videokunvenon

Yu Publikigita: 2022-05-25 15:31:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj germana ministro pri eksterlandaj aferoj Annalena Baerbock marde okazigis videokunvenon, interŝanĝante opiniojn pri antaŭenigo de duflankaj rilatoj, subtenado de vera multflankismo kaj aliaj demandoj.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, kaj ke dum la pasintaj kvin jardekoj, la du landoj sekvis la koncepton serĉi komunajn punktojn, reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn, flanklasante la diferencojn, kaj profundigis kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke la ĉiuflanka strategia partnereco inter la du landoj fariĝis grava stabiliga faktoro en la nuna mondo, kaj la sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-germanaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj kaj helpas al la du landoj ludi pozitivan rolon por konservi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo. Li diris, ke la du landoj devas bone utiligi la registaran konsiliĝan mekanismon, antaŭenigi altnivelajn dialogojn pri strategio, sekureco, financo kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj plifortigi interŝanĝojn inter lokaj registaroj kaj inter junuloj, kaj ankaŭ edukajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Baerbock diris, ke Germanio rigardas Ĉinion kiel gravan partneron por kunlaboro kaj ellaboras novan strategion al Ĉinio. Ŝi aldonis, ke Germanio volas daŭrigi interagojn kun Ĉinio sur diversaj niveloj, plifortigi kunlaboron pri media regado, klimatŝanĝiĝo kaj pandemia respondo, kaj faciligi personarajn interŝanĝojn.

Dividu