Okazis 27 lernejaj amaspafadoj en Usono en la kuranta jaro kaj mortis kaj vundiĝis dekoj da homoj

Ĝoja Publikigita: 2022-05-26 12:07:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okazis marde element-lerneja amaspafado en la ŝtato Teksaso, kio kaŭzis morton de 21 homoj, inkluzive de 19 infanoj. La usona radio NPR tiutage raportis, ke ĝis tiutage en la kuranta jaro en Usono, jam okazis 27 lernejaj amaspafadoj, kio kaŭzis morton kaj vundiĝon de dekoj da homoj.

La usona mediato The Associated Press merkrede raportis, ke lastajn jarojn iom post iom leviĝis disputoj pri regado de pafiloj en la Kongreso, tamen iu ajn klopodo de senatanoj por ŝanĝi la politikon pri pafilo estis malhelpata de respublikanoj.

Dividu