Li Keqiang postulis detalajn politikojn por stabiligi ekonomion

Ĝoja Publikigita: 2022-05-26 12:11:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Foto: Li Keqiang parolis en kunveno de Ŝtata Konsilio, Pekino, Ĉinio, la 25-an de majo./ ĈKG

Foto: Li Keqiang parolis en kunveno de Ŝtata Konsilio, Pekino, Ĉinio, la 25-an de majo./ ĈKG

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede postulis detalojn por plenumi politikojn celantajn stabiligi la ekonomion en kunveno de la Ŝtata Konsilio.

Li postulis finordigi la detalojn antaŭ la fino de majo.

Li diris, ke la registaro alfrontas malfacilojn en disvolviĝo, iuj eĉ estas pli seriozaj ol tiuj en 2020, kiam atakis la pandemio de KOVIM-19.

Li diris, ke disvolvo estas ŝlosilo por solvi nunajn problemojn.

Dividu