Ĉinio kaj Francio promesis plibonigi duflankajn rilatojn kaj profundigi ĉina-eŭropunian kunlaboron

Yu Publikigita: 2022-05-26 15:03:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis ĵaŭde kun la nove instalita franca ministro pri eksterlandaj aferoj Catherine Colonna, kaj ambaŭ flankoj promesis plibonigi la duflankajn rilatojn kaj profundigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Wang diris, ke Francio, kiel grava lando, kiu ĝuas tutmondan influon, ĉiam persistas en sendependa eksterlanda politiko. Fronte al la mondaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento, Ĉinio kaj Francio devas profundigi sian strategian kunordigon.

Li aldonis, la ŝtatestroj de la du landoj forĝis solidan reciprokan konfidon kaj amikecon, kaj konservis striktan komunikadon, kio liveras strategian gvidon al ambaŭ landoj por kune trakti tutmondajn defiojn kaj injekti stabilecon en malkvietan mondon.

Colonna diris, ke Ĉinio estas la ĉefa partnero kaj amiko de Francio, kaj Francio donas grandan gravecon al efektivigo de la grava konsento atingita de la dulandaj gvidantoj kaj la agadplano pri dulandaj rilatoj. Francio sin devontigas al plifortigo de la duflanka amikeco kaj volas konservi altnivelajn interŝanĝojn kaj preni la 60an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por profundigi praktikan kunlaboron en vastaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la ampleksan franca-ĉinan strategian partnerecon al nova alto.

La du flankoj ankaŭ konsentis kune gvidi la pozitivan tendencon de tutmonda kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo kaj konservado de biodiverseco, kaj ankaŭ klopodi por pozitivaj rezultoj en la dua parto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco.

Dividu