BRICS-landoj fondis komunan komitaton pri spaciala kunlaboro

Yu Publikigita: 2022-05-26 15:05:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Komuna Komitato de BRICS-Landoj pri Spaciala Kunlaboro estis oficiale fondita merkrede, malfermante novan ĉapitron pri ilia kunlaboro en la kampoj de telesens-satelita observado kaj kundivido de datumoj.

"La komuna komitato gvidos kunlaboron pri la Telesens-Satelita Konstelacio de BRICS por pli bone servi ekonomian kaj socian disvolviĝon en la membrolandoj," diris Zhang Kejian, estro de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, en la unua videokunveno de la komitato.

Zhang diris, ke la nova komuna komitato ebligos al spacialaj agentejoj de BRICS-landoj pli strikte kunlabori en la kampoj de mediprotekto, antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofoj, kaj traktado de klimata ŝanĝiĝo per efika kundivido kaj utiligo de datumoj.

En la kunveno, spacialaj agentejoj de la kvin membrolandoj -- Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko – ekzamenis kaj adoptis dokumentojn pri funkcioj de la komuna komitato, la teknikaj specifoj por interŝanĝo de datumoj kaj la efektivigaj proceduroj de komuna observado.

Dividu