Monda Ekonomia Forumo laŭdis ĉinan gvidpovon kaj pozitive taksis intimajn kunlaborojn.

Ĝoja Publikigita: 2022-05-27 14:20:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fermiĝis jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo de 2022 ĵaŭde en svisa Davos. Dum la kunveno Sean Dohery, respondeculo de la Monda Ekonomia Forumo pri internacia komerco kaj investo, ricevis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo montrante, ke la novkronvirusa pandemio, konflikto, kliamta ŝanĝiĝo kaj aliaj defioj eble kaŭzos ekonomian dividon, redukton de ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter diversaj landoj kaj inflacion. La metodo por solvi problemojn estas dialogo, kunlaboro kaj rompo de komercaj baroj.

Dohery diris, ke la lasta jaro estis la 20-a datreveno de la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Lastajn jarojn Ĉinio faris pozitivan kontribuon sur la kampoj de administrado de plasta poluo kaj oportunigo de investo kaj montris sian gvidpovon.

Dohery ankaŭ montris, "Ni (la Monda Ekonomia Forumo) intime kunlaboras kun ĉinaj entreprenoj, fakuloj kaj registaroj por kompreni malsamajn prioritatajn aferojn de malsamaj partoprenantoj kaj trovi efikajn metodojn solvantajn diverĝojn."

Dividu