CNN konfesis sian malveran raporton pri ĉina delegacio al MEF

Yu Publikigita: 2022-05-27 14:23:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ni bedaŭras, ke ĉi tiu eraro aperis en nia rekta elsendo." La 26an de majo, direktoro pri publikaj rilatoj por la azi-pacifika regiono de la usona amaskomunikilo CNN (Kabla Novaĵ-Reto) konfesis al raportisto de la ĉina ĵurnalo Global Times en retmesaĝo, ke la raporto de CNN, ke "la ĉina delegacio rifuzis aplaŭdi la ukrainan prezidenton Volodymyr Zelenski en Davos", estis malvera, kaj diris, ke ili kontaktis la oficejon de Michael McCaul, membro de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, kiu antaŭe faris la malĝustan "akuzon"

La 23an de majo en sia raporto CNN citis la parolon de Michael McCaul, dirante, ke post kiam Zelensky faris paroladon per video en la Monda Ekonomia Forumo (MEF), la ĉina delegacio forlasis la kunvenejon anstataŭ fari stariĝan ovacion kiel aliaj aŭskultantoj. Poste la ĉina flanko solene deklaris, ke la raporto de CNN estas tute malvera. Ili diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ili interparolis kun plenuma direktoro de la Internacia Energio-Agentejo Fatih Birol, kiam Zelensky parolis.


Dividu