Ĉinio kaj Salomonoj atingis ok-punktajn konsentojn

Yu Publikigita: 2022-05-27 15:27:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Honiaro, la ĉefurbo de Salomonoj, ke Ĉinio kaj Salomonoj atingis serion da gravaj konsentoj post amika, profunda kaj fruktodona komunikado pri profundigo de la duflanka reciprokprofita kunlaboro.

Wang eksplikis la konsentojn dum renkontiĝo kun la gazetaro kune kun ministro pri eksterlandaj aferoj de Salomonoj, Jeremiah Manele.

Unue, ambaŭ flankoj konsentis kune cementi la politikan fundamenton de la ĉina-salomanaj rilatoj, firme subteni unu la alian pri sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco, kaj subteni unu la alian en protekto de siaj kernaj interesoj kaj elekto de disvolva vojo. Ĉinio aprezas la persiston de Salomonoj pri la principo de unu Ĉinio kaj ĝian efektivigon de amika politiko al Ĉinio.

Due, ambaŭ flankoj konsentis kune konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo, plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj de la du landoj kaj ekspluati la potencialon de pragmata kunlaboro.

Trie, ambaŭ flankoj konsentis kune efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton proponitan de Ĉinio. Ĉinio subtenos la rekonstruon de la ĉefurbo Honiaro, bone efektivigos projektojn helpatajn de Ĉinio inkluzive de la Stadiono-Projekto por la Pacifika Sportkonkurso 2023, kaj realigos pliajn projektojn por plibonigi la popolan bonfarton.

Kvare, ambaŭ flankoj konsentis kune krei sekuran kaj stabilan medion, ĉar sekureco estas antaŭkondiĉo por disvolviĝo. Ĉinio firme subtenas la klopodojn de la salomana registaro por konservo de longdaŭra enlanda stabileco, kaj plu faros leĝplenuman kaj sekurecan kunlaboron kun Salomonoj kaj helpos al ĝi plifortigi la polican kapablokonstruon laŭ ĝiaj bezonoj kaj ĝia peto.

Kvine, ambaŭ flankoj konsentis kune akceli konekteblecon. Ili subskribis interkonsenton pri reciproka senviza vizito, kaj atingis konsenton pri kunlaboro en civila aviado, kio liveros pli grandan oportunon por duflankaj personaraj interŝanĝoj.

Sese, ambaŭ flankoj konsentis kune trakti klimatan ŝanĝiĝon. Ĉinio liveros ĉian necesan subtenon kaj helpon al Salomonoj por plifortigi ĝian kapablon trakti klimatan ŝanĝiĝon. La du flankoj plifortigos kunlaboron en mara protekto, prevento kaj mildigo de katastrofoj, krizokaza reago kaj blua ekonomio.

Sepe, ambaŭ flankoj konsentis kune antaŭenigi subnaciajn interŝanĝojn. La urbo Jiangmen en la ĉina Guangdong-provinco kaj Honiaro starigis rilatojn kiel ĝemelaj urboj. La du flankoj devas plene elvolvi la trajtojn kaj avantaĝojn de subnaciaj interŝanĝoj, kuraĝigi al pli da provincoj kaj urboj de la du landoj nutri pli proksimajn rilatojn kaj stimuli la viglecon de subnaciaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Oke, ambaŭ flankoj konsentis kune defendi la interesojn de evoluantaj landoj. La du flankoj plu konservos striktan komunikadon kaj kunlaboron en multflankaj mekanismoj inkluzive de la UN, oponos nul-sumajn ludojn, tiranecon, perfortan devigon kaj intervenon en internajn aferojn, rekomendos kaj praktikos veran multflankismon, subtenos la internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno, kaj protektos la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj.


Dividu