BRICS-landoj plifortigos edukan kunlaboron

Yu Publikigita: 2022-05-27 15:53:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Deklaracio estis subskribita de ministroj pri edukado el BRICS-landoj rilate al la prioritatoj kaj direkto de venonta kunlaboro en la eduka sektoro.

En la 9a kunveno de edukaj ministroj de BRICS-landoj okazigita per videoligo, ĉina ministro pri edukado Huai Jinpeng alvokis komunajn klopodojn por konstrui edukan partnerecon de BRICS pli proksiman, pli pragmatan kaj pli altkvalitan, tiel kontribuante al la edukaj reformado kaj disvolviĝo de la mondo.

Huai ankaŭ prezentis la politik-rimedojn kaj atingojn de la ĉina registaro pri la cifereca transformiĝo de la eduka sektoro, kunlaboro en profesia edukado kaj la estonteco de daŭripova disvolviĝo de la eduka kunlaboro de BRICS.

Post diskutoj en la kunveno, la ministroj pri edukado konsentis, ke ili agos laŭ la BRICS-spirito de malfermiteco, inkluziveco kaj kungajna kunlaboro, plivastigos la spacon por eduka kunlaboro, riĉigos edukajn interŝanĝojn kaj akcelos la komunan disvolviĝon de edukado inter la kvin landoj.

Dividu