Ĉina sendito al UN: Sankcioj ne povas solvi nuklean demandon de Korea Duoninsulo

Yu Publikigita: 2022-05-27 20:31:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris ĵaŭde, ke sankcioj ne helpos solvi la nuklean demandon en la Korea Duoninsulo, sed kaŭzos "eskaladon" de humanecaj sekvoj.

Zhang faris la rimarkojn post kiam Ĉinio vetois la proponon faritan sub la gvidado de Usono en la UN pri plifortigo de sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) post ĝiaj misilĵetoj.

"Faktoj pruvis, ke dialogo kaj intertraktado estas la sola maniero por solvi la problemon," diris Zhang.

Li aldonis, ke ankaŭ aldonaj sankcioj havos pli grandan humanecan influon, precipe kontraŭ la fono de eliĝanta KOVIM-19 en la KDPR.

Zhang ankaŭ akuzis Usonon, ke ĝi ne observis la rezultojn de antaŭa dialogo inter Vaŝingtono kaj Pjongjango. Li aldonis, ke Usono ne devas nur meti unuflankan emfazon sur la efektivigon de sankcioj, sed devas ankaŭ labori por antaŭenigi politikan solvon.

Dividu