Ĉinio urĝas Usonon fari ĝustan elekton surbaze de komunaj interesoj de popoloj de Ĉinio, Usono kaj la mondo.

Publikigita: 2022-05-28 19:40:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La lastatempa parolado de usona ŝtata sekretario Antony Blinken pri politikoj rilataj al Ĉinio, disvastigis malverajn informojn, troigis la "ĉinan minacon", intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ŝmiris la enlandan kaj eksteran politikon de Ĉinio. La 27-an de majo, Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en la regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko esprimas fortan malkontenton kaj firme kontraŭas tian parolon, kaj urĝas la usonan flankon ĉesigi siajn vortojn kaj agojn, kiuj subfosas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj fari la ĝustan elekton surbaze de la komunaj interesoj de la popoloj de Ĉinio, Usono kaj la mondo.

Wang Wenbin diris, ke tiu ĉi parolado estas elokventa kaj intriga, kaj esence ĝi disvastigas malverajn informojn, troigas la "ĉinan minacon", intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ŝmiras la enlandan kaj eksteran politikon de Ĉinio. Ilia celo estas malhelpi kaj subpremi la disvolviĝon de Ĉinio kaj konservi la hegemonion kaj potencon de Usono. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firme kontraŭas tian parolon.

Wang Wenbin diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas ĉe grava vojkruciĝo. Ĉu opozicio, aŭ dialogo kaj kunlaboro? Ĉu la du flankoj tenos reciprokan profiton aŭ nulsuman ludon? Usono devus procedi de la komunaj interesoj de la popoloj de Ĉinio, Usono kaj la mondo, kaj fari la ĝustan elekton, precipe por efektivigi la deklarojn de prezidento Biden. "Ni rimarkis, ke sekretario Blinken diris en sia parolado, ke Usono ne celas konflikti kun Ĉinio kaj nek celas 'novan malvarman militon', ne malhelpas la disvolviĝon de Ĉinio, kaj ne malhelpas Ĉinion ludi la rolon de granda potenco, tamen volas kunvivi pace kun Ĉinio. Ni atendos kaj vidos."

Dividu