Du infanoj mortis de bombeksplodo en la nordo de Afganio

Xiong Publikigita: 2022-05-29 16:53:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de majo, afgana oficisto diris, ke tiutage du infanoj mortis kaj unu vundiĝis de bombeksplodo en la provinco Kunduz, en la nordo de Afganio.

Obaidullah Abed, proparolanto de la loka polico, diris al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke kiam infanoj ludis, ili trovis unu bombon forlasitan de milito. La bombo subite eksplodis, kaj sekve du infanoj mortis kaj unu vundiĝis.

En Afganio, ĉi-monate, okazis kelkaj eksplodoj de bomboj forlasitaj de milito. Ekzemple, en la provinco Farah kaj Ghazni okazis simila eksplodo respektive la 17an kaj la 21an, kio kaŭzis morton de du infanoj kaj vundiĝon de tri.

Dividu