Usonaj konceptoj serioze deviis rilate al la mondo, Ĉinio kaj la dulandaj rilatoj

Xiong Publikigita: 2022-05-29 16:56:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatmepe, kiam la usona ŝtatsekretario Blinken faris politikan paroladon, li diris, ke Ĉinio formas “plej seriozan kaj longdaŭran defion al la internacia ordo” kaj Usono investos en si mem, unuigos siajn aliancanojn kaj konkuros kun Ĉinio. Estis raportisto, kiu por la vortoj de Blinken demandis, kian influon ili alportos al la internacia situacio kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono? La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, respondis, ke tiu politika parolado pri Ĉinio prezentas la serioze devion de la konceptoj de Usono pri la mondo, Ĉinio kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Wang rimarkigis, ke tiu ĉi mondo ne estas tia, kian priskribis Usono – tion ni devas diri al Usono. La plej urĝa tasko, al kiu frontas la internacia komunumo, estas ja kune protekti la vivon kaj sanon de la homaro, revigligi la mondan ekonomion, konservi la mondon en paco kaj kvieteco, kaj por tio necesu starigi la koncepton de sortkomunumo kaj praktiki la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN.

Ni devas diri al Usono, ke Ĉinio ne estas tia, kian Usono imagas. La evoluo kaj prosperiĝo de Ĉinio havas siajn klarajn historion kaj logikon kaj potencan enan dinamikon; la aliro de 1,4 miliardoj da ĉinoj al modernigiteco ja estas granda progreso de la homaro, sed ne minaco kaj defio de la mondo.

Ni devas diri al Usono, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne estas la ludo je nula sumo, desegnita de Usono. Prezidanto Xi jam asertis, ĉu Ĉinio kaj Usono povas konvene trakti la rilatoj inter si aŭ ne, tio koncernas la sorton kaj la estontecon de la mondo, kaj tio estas la demando, al kiu la du landoj devas doni respondon.

Dividu