Ĉina Homloĝata Spaca Agentejo dimanĉe diris, ke la kombinaĵo de la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-14 kaj la portoraketo Changzheng-2F estis translokigita al la lanĉejo.
La agentejo diris, ke la instalaĵoj kaj ekipaĵoj ĉe la lanĉejo estas en bona stato, kaj diversaj antaŭ-lanĉaj funkciokontroloj kaj komunaj testoj estos faritaj laŭplane.