Rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: Usono provokis nutraĵan krizon en Ukrainio

Qiujieming Publikigita: 2022-05-29 17:54:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zakharova sabate diris, ke Usono mem senigis Ukrainion je ties rezervo de nutraĵo kaj tiel provokis la nutraĵan krizon en Ukrainio.

Kiam Zakharova komentis la rimarkojn pri la nutraĵa krizo en Ukrainio, la Okcidento provis imputi ĉiujn problemojn de la nutraĵa merkato al la speciala milita operaco de Rusio en Ukrainio, kaj akuzis Rusion pri blokado de eksterlandaj ŝipoj en la havenoj de Nigra Maro kaj la Azova Maro, kaj tio estas senbaza. Ŝi diris, ke Usono kaj Eŭropa Unio deklaris, ke ili intencas eksporti 20 milionojn da tunoj da greno el Ukrainio al afrikaj kaj mezorientaj landoj ene de du monatoj kaj duono por malhelpi grenan krizon, sed fakte, la greno estis sendita al magazenoj en Eŭropo.

Zakharova diris, ke la novkronvirusa epidemio kaŭzis severan interrompon al provizoĉenoj, kaj la prezo de grene transportaj servoj signife altiĝis. La kresko de agrikulturaj prezoj okazis en 2020 kaj tute ne estis la rezulto de la speciala milita operaco.

Zakharova diris ankaŭ, ke okcidentaj kontraŭ-rusaj sankcioj kaŭzis la interrompon de la tutmonda loĝistika sistemo kaj transporta infrastrukturo, kiu estas la ĉefa katalizanto de la nuna negativa tendenco.

Dividu