​Aviadilo kun 22 pasaĝeroj malaperis en Nepalo

Qiujieming Publikigita: 2022-05-29 20:01:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aviadilo kun 22 pasaĝeroj en si, kiu flugis de Nepala Pokhara al Jomsom en Mustang-distrikto, malaperis dimanĉe matene.

Shiva Prasad Rijal, asistanta distrikta ĉefoficisto de Kaski en Pokhara, la ĉefurbo de la provinco Gandaki diris, ke la pasaĝeraviadilo apartenanta al Tara Air malaperis. Ĝi portis 19 pasaĝerojn kaj tri laborantojn.

Rijal diris, ke la aviadilo ekis de la flughaveno Pokhara je la 9:55 laŭ la loka tempo kaj laŭsupoze alteriĝos en la flughaveno Jomsom je la 10:20, sed ĝi perdis kontakton kun la regoturo kelkajn minutojn post la ekflugo.

Dividu