1 homo mortis kaj 7 aliaj vundiĝis pro mortpafado en eksterdoma festivalo en Usono

Qiujieming Publikigita: 2022-05-30 12:46:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aŭtoritatoj diris, ke unu homo estis mortigita kaj sep aliaj estis vunditaj pro mortpafado en eksterdoma festivalo frue dimanĉe proksime de Tulsa en la usona ŝtato de Oklahomo.

La loka amaskomunikiloj raportis, ke la mortpafado okazis ĉe ĉiujara evento de Memortago kun 1 500 homoj ĉeestantaj ĉe la placo Old City en Taft, ĉirkaŭ 10 mejlojn for Tulsa.

Laŭ la Oklahoma Ŝtata Buroo por Esploro, du knaboj estis inter la vunditaj kaj neniu estis arestita.

Pli ol 17 000 homoj mortis en pafado-rilataj eventoj tra Usono dum la lastaj kvin monatoj, inkluzive de ĉirkaŭ 640 infanoj kaj geknaboj.

Dividu