Dekoj da palestinanoj vunditaj de israelaj soldatoj en Cisjordano

Qiujieming Publikigita: 2022-05-30 16:49:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la Palestina Societo de Ruĝa Krescento, dekoj da palestinaj manifestaciantoj estis vunditaj dimanĉe dum konfliktoj kun israelaj soldatoj en kelkaj urboj kaj vilaĝoj en Cisjordano.

La organizo diris, ke 20 inter la vunditoj estis pafitaj per realaj kugloj, 45 per kaŭĉukaj, kaj dekoj enspiris larmigan gason.

La konfliktoj okazis dum amasaj manifestacioj en Cisjordano kontraŭ la israela marŝado kun naciaj flagoj.

Al la flagmarŝo, kiu ĉiujare estas organizita de ekstremdekstraj israelaj grupoj por marki la “Jerusaleman Tagon”, aliĝis miloj da israelanoj dimanĉe posttagmeze en la malnova urbo de Orienta Jerusalemo.

La israelaj aŭtoritatoj donis neniun komenton pri la okazaĵoj.

Dividu