14 kadavroj trovitaj ĉe kraŝloko de nepala aviadilo en malproksima monteta regiono

Qiujieming Publikigita: 2022-05-30 18:55:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Civila Aviada Aŭtoritato de Nepalo lunde diris, ke dek kvar kadavroj estis trovitaj en la kraŝloko de nepala pasaĝeraviadilo en malproksima monteta regiono en la distrikto Mustang de Nepalo.

La malfeliĉa aviadilo Twin Otter kunportis 19 pasaĝerojn kaj tri laborantojn kiam ĝi perdis kontakton dimanĉe matene, minutojn post ekflugo de la nepala urbo Pokhara por vojaĝo al la montara urbo Jomsom en la distrikto Mustang. Kvar hindoj kaj du germanoj estis sur la aviadilo.

Malbonaj veteraj kondiĉoj malhelpis la serĉadon kaj savagadon gvidatajn de la nepala trupo.

Netra Prasad Sharma, distrikta ĉefoficisto de Mustang diris, ke 11-membra savteamo estis ĉe la kraŝloko trovante la korpojn de la viktimoj, kaj pro malbonaj veteraj kondiĉoj neniuj aliaj teamoj povis flugi al la loko.

Li diris, ke la loko estas nuba, do estas malbona videbleco.

Dividu