La Nacia Komitato de ĈPPKK kunvenas por revizii Leĝon pri Arbitracio

Xiong Publikigita: 2022-05-31 19:21:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 30an de majo, la 63a dusemajna konsultiĝa kunveno de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazis en Pekino. Prezidis la kunvenon Wang Yang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de ĈPPKK. Li emfazis, ke estas necese lerni kaj efektivigi la penson de Xi Jinping pri laŭleĝa regado, teni la karakterojn, leĝojn kaj evoluan tendencon de arbitracio, firme stari surbaze de la ĉinaj realoj kaj la internaciaj spertoj, kunordige antaŭenigi la arbitracion enlandan kaj koncernantan al alilandoj, bonefike utiligi la platformon konsultiĝan kaj opiniespriman kaj, por perfektigi arbitracian leĝsistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, fari kontribuon.

En la kunveno 10 membroj de la Nacia Komitato de ĈPPKK kaj fakuloj faris paroladojn, kaj preskaŭ 80 membroj de ĈPPKK esprimis siajn opiniojn ĉe la platformo, kie la membroj de ĈPPKK povas prezenti siajn proponojn.

Dividu