Liu He ĉeestis la 16an kunvenon de la Ĉina Akademio de Inĝenierio

Xiong Publikigita: 2022-05-31 19:21:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 30a de majo Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, ĉeestis la malfermon de la 16a kunveno de la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj faris paroladon.

Liu diris, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, alte atentas pri teknikscienca laboro kaj metas grandan esperon sur la membrojn de la du akademioj (la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj). La Ĉina Akademio de Inĝenierio estas grava parto de la ŝtatostrategiaj tekniksciencaj fortoj, kaj la akademianoj ludas gravan rolon en la servo al ŝtata scienca decido, la antaŭenigo de kreado kaj disvolvo de inĝenieriaj teknikoj kaj sciencoj, kaj la subteno al ekonomia kaj socia evoluado.

Dividu