Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazis kunlaboron en ĉina-usonaj rilatoj

Qiujieming Publikigita: 2022-05-31 19:23:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris paroladon per video en simpozio nomita “Kissinger kaj Ĉina-Usonaj Rilatoj” marde por esprimi sian opinion pri la ĝusta vojo de duflankaj rilatoj.

Wang esprimis sian dankon al la amikaj homoj en Usono, kun eksa usona ŝtata sekretario Henry Kissinger kiel reprezentanto, pro ilia longdaŭra zorgado kaj subteno al la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj.

Wang diris, ke la ĉina-usonaj rilatoj renkontas pli kaj pli da defioj, kaj ĝia historia rakonto estas artefarite distordita, kie ĝia evoluo riskas la danĝeron preni malĝustan vojon.

Wang diris, ke se Usono daŭre regresos pri la Tajvana demando, ĝi esence damaĝos la pacon trans la Tajvan-markolo, kaj finfine vundos sin.

Wang diris, “La ĉina-usonaj rilatoj ne povas plimalboniĝi, kaj la ĝusta elekto devas esti farita, tio estas, korekti strategian rekonon, forlasi la pensmanieron de la malvarma milito, solidigi politikajn bazojn, ĝuste administri diferencojn, eliri el konkurenciva logiko kaj plibonigi komunikadon kaj kunlaboron.”

Rimarkante, ke la ĉina-usonaj rilatoj nun enŝlimiĝas en nenormala stato, Wang diris, ke la ekstrema angoro de la usona flanko estas tute nenecesa.

Wang diris, ke por Ĉinio, la superrega tasko estas disvolvi sian ekonomion por plenumi la aspiron de ĉinoj pri pli bona vivo. Se Usono daŭre difinas la ĉina-usonajn rilatojn kiel konkurencon de ĉefaj landoj kaj fiksos sian politikan celon al ludo je nulsumo, ĝi trenos la du landojn en staton de konfrontiĝo kaj konflikto, kaj puŝos la mondon en dividon kaj turbulecon.

Wang diris, ke ĉar la mondo eniris periodon de turbuleco kaj transformiĝo, ĝi postulas novan filozofion pri diplomatio de paca kunekzisto kaj kunlaboro por reciprokaj profitoj. Estas atendite, ke la komprenemaj homoj en Usono ne hezitu plu injekti pozitivan energion en la ĉina-usonaj rilatoj, dum homoj el diversaj rondoj de ambaŭ landoj ne plu silentu sed parolu por alporti novan esperon al homoj de la du landoj.

Dividu