Ĉinio esperas vastigi kungajnan kunlaboron kun pacifikaj insulaj landoj por komuna disvolviĝo

Qiujieming Publikigita: 2022-05-31 19:25:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio prezentis serion da proponoj por profundigi, laŭ la principo pri reciproka respekto kaj komuna disvolvo, la ampleksan strategian partnerecon kun pacifikaj insulaj landoj, kio montriĝas en la papero de starpunkto, publikigita en lundo post la dua renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la pacifikaj insullandoj.

La papero diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio efektivigis preskaŭ 500 kompletajn plantprojektojn, teknikan asistadon, enspecan helpon kaj koncesiajn pruntprojektojn en pacifikaj insulaj landoj, kiuj helpis ilin konstrui gravajn infrastrukturojn kiel vojojn, pontojn, varfojn, hospitalojn, lernejojn kaj stadionojn, kaj trejnis proksimume 10 000 profesiulojn en diversaj kampoj.

La papero diris, ke Ĉinio ekspedis medicinajn teamojn al ok pacifikaj insulaj landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj subskribis kunlaborajn dokumentojn de Zono kaj Vojo kun ĉiuj 10 pacifikaj insulaj landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

La papero diris, ke Ĉinio nomumos specialan senditon de ĉina registaro por aferoj de pacifikaj insulaj landoj.

Pri sekureco, Ĉinio esperas kunlabori kun pacifikaj insulaj landoj por sekvi la vizion de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco por antaŭenigi regionajn pacon kaj sekurecon.

Pri ekonomio, Ĉinio pretas labori kun pacifikaj insulaj landoj por plifortigi la sinergion inter kunlaboro de Zono kaj Vojo kaj regionaj kunlaboraj iniciatoj kiel Pacifika Helpo por Komerca Strategio 2020 ĝis 2025, Regiona E-komerca Strategio kaj Pacifika Kvalita Infrastruktura Iniciato, kaj profundigi reciproke kunlaboron en kampoj de infrastrukturo, agrikulturo, forstado kaj fiŝfarmo, energio, minado, informa kaj komunika teknologio, elektronika komerco kaj turismo.

La papero diris, ke Ĉinio daŭre antaŭenigos bonkvalitajn produktojn kaj projektojn de pacifikaj insulaj landoj, kiel ekzemple agrikulturaj produktoj, kaj vastigos ilian merkateniron al Ĉinio.

La papero diris, ke Ĉinio ankaŭ promesas provizi helpon kontraŭ la nova kronviruso, kiun bezonas pacifikaj insulaj landoj, kaj injekti plian kapitalon en la Kunlabora Kontraŭ-Novkronvirusa Fonduso de Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj en 2022.

Fiĝia ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Josaia Voreqe Bainimarama kaj vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kunprezidis la duan renkontiĝon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj lunde.

Dividu