La dokumenta filmo “Kanto en la Koro” de ĈKG elsendiĝas en Radio kaj Televido de Serbio

Xiong Publikigita: 2022-06-01 18:52:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por akcepti la 20an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio, la serba sekcio de la lingvoprograma centro por Eŭropo kaj Latinameriko ĉe Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ellaboris 60-minutan dokumentan filmon “Kanto en la Koro”, kiu ekde la 31a de majo elsendiĝas en pintaj horoj en Radio kaj Televido de Serbio.

La filmo prezentas la feliĉan vivon de ordinaraj ĉinoj, reale notas ĉiutagajn kaj societajn vivaspektojn, kaj rivelas vivajn bildojn de ĉinaj maljunuloj el ĉiu etno, kiuj vivas feliĉe en la granda solidareco de la nacio.

Radio kaj Televido de Serbio estas la unusola kaj tutlanda institicio por radio kaj televido en la lando, membro de Eŭropa Brodkasta Unio, kaj ankaŭ la plej granda televidstacio de la regiono de eksa Jugoslavio kaj Balkanio. En la meza kaj orienta Eŭropo ĝi havas relative grandan influpovon.

Dividu