Wang Yi faris videan salutparoladon por la Ĉina-Rusa Pensbanka Pintforumo

Xiong Publikigita: 2022-06-01 19:50:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unuan de junio Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, faris en video salutparoladon “Plifortigo de solidareco kaj kunlaboro, perfektigo de tutmonda mastrumado” por la Ĉina-Rusa Pensbanka Pintforumo.  

Wang diris, ke nuntempe, la deficito de paco, sekureco, konfido kaj mastrumado kreskas senĉese. Prezidanto Xi, tenante la evoluon de la epoko kaj respondante al la voĉoj de ĉiulanda popolo, sinsekve prezentis iniciatojn pri tutmonda evoluigo kaj tutgloba sekureco kaj, por forigi la “kvar deficitojn”, oferis la ĉinan sagacon, al kio vigle eĥiĝis la internacia komunumo.

Wang rimarkigis, ke Ĉinio volas, kune kun Rusio, daŭre efektivigi la gravajn komunajn ideojn atingitajn de la du ŝtatestroj, progresigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio kaj lasi la mondon pli paca, pli sekura kaj prospera.

Dividu