Biden-registaro devas senprokraste nuligi limimposton aldonitan al Ĉinio

Xiong Publikigita: 2022-06-02 18:16:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usona ĵurnalo Washington Post aperigis ĉefartikolon, alvokante ke la registaro de Biden kiel eble plej baldaŭ nuligu limimposton aldonitan al ĉinaj varoj importataj al Usono.

La ĉefartikolo diras, ke la limimposto aldonita al ĉinaj varoj importataj al Usono estas unu el la teruraj konfuzaĵoj lasitaj de la eksa prezidento Trump, kaj ke la komerca milito lanĉita de Trump estas malsukcesa. Biden devus pli frue nuligi tiujn impostojn, sed ne atendi kelkajn monatojn ĝis la plenumiĝo de la kontrola proceduro.

Ĝis la 31a de majo, en la retejo de Washington Post, por tiu ĉi ĉefartikolo restis centoj da komentoj, kaj la plejparto de la legantoj subtenas nuligi la limposton aldonitan al Ĉinio.

Dividu